dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 简易读物、问题解答、习作交流
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区初学者园地 Por komencantoj → Fajron mi sentas interne (34)

您是本帖的第 2857 个阅读者
平板 打印
标题:
Fajron mi sentas interne (34)
fangfang
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:钻石牌世界语者
文章:457
积分:3227
门派:绿色
注册:2006年7月19日
 用支付宝给fangfang付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给fangfang

发贴心情
Fajron mi sentas interne (34)

Duonan jaron poste mi resumas la reagojn al mia artikolo. Estis entute sep. Tiuj de Johannes, de sinjorino Keller, de Kerstin, la leteroj de Martina kaj Veronika... Bedaŭrinde Martina ne respondis al mia dua letero, sed aldoniĝis du pliaj reagoj: Mia patro aŭdis pri la artikolo pere de sinjorino Keller kaj ankaŭ de unu aŭ du pliaj personoj. Li ne volis legi ĝin, sed li rakontis, ke ili ĉiuj estas sur lia flanko; li nur devas honti pri tio, ke li havas tiom maldankeman filon.

Kaj aldoniĝis informo de Ralf, kiu sciigis al mi ion interesan: Sinjoro Lindner, instruisto pri evangelia religio, traktis en iu naŭua klaso mian artikolon dum du horoj. Mi ĝojis; kaj mi tiam demandis Ralf pri la reapero de la lernejana gazeto. "Verŝajne ĝi tute ne plu aperos", diris Ralf, "vi ja eble jam eksciis, ke Klaus forlasis la lernejojn..." Estis do unika provo en mia vivo, esti komprenata. Kaj tiu provo fiaskis...

"Eble mi neniam trovos iun kompreneman homon", mi pensis, ĝis iun someran posttagmezon mi konatiĝas kun Erik.

Ankoraŭ 16-jara, mi promenas tra la piedira zono de Warburg. Preterpasante la vitrinojn de kinejo, mi mallonge rigardas la afiŝojn... ĝis alparolas min iu mezaĝa viro: "Saluton - ĉu io interesa?"

"Mi ne scias", mi respondas, "mi nur rigardas."

"Tiu filmo 'La mevo Jonatan' estas tre bela kaj interesa - mi jam vidis ĝin kaj tamen tre ŝatus rigardi ĝin denove... Ĉu ni eniru?"

"Ne..."

"Kial ne?"

Mi silentas. "Vi ŝajnas esti tre trankvila homo", li daŭrigas la konversacion, "tiom silentema... kial?"

"Mi ne scias..."

"Mi estas Erik", li diras, "kaj vi?"

"Mi estas Manfred."

"Ĉu vi loĝas ĉi tie en Warburg?"

"Ne, en Ossendorf, la najbara urbo. Sed ĉi tie mi iras al la lernejo."

"Ĉu al la gimnazio?"

"Jes. Kaj vi, kiun profesion vi havas, sinjoro?"

"Ne diru 'sinjoro', diru 'Erik'", li petas min kaj ridetas.

ip地址已设置保密
2018/9/14 10:11:57

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.06250 秒, 4 次数据查询