Hejno, iom malsana, iris kun sia patrino al la familia kuracisto. Tio estis jam la dua fojo en tiu semajno, ĉar li ankoraŭ ne estis sana (= li ankoraŭ ne estis tute re-sanigita).
“Nu, Hejno,” diris la kuracisto, “vi jam aspektas pli sana, ol la lastan fojon.”
“Jes, sinjoro doktoro,” diris Hejno, “mi tre zorge faris tion, kio estas skribita sur la botelo de la medikamento.”
“Ha, tiel do,” diris la kuracisto, “diru al mi: kio estas skribita sur ĝi?”
“Tenu la botelon bone fermata!” eksplikis Hejno.