25. LETERO TRO PEZA
Sinjoro Rossif diris al sia juna filo Horst: “Preni ĉi tiun urĝan leteron, kaj portu ĝin senprokraste al la giĉetisto en la poŝtoficejo.”
Horst tuj forkuris, kaj donis la leteron al la poŝtoficisto. Ĉi tiu pesis la leteron, kaj diris al la knabeto: “Rigardu, juna amiko, via letero estas tro peza.”
“Kaj nun? Kion fari?” demandis la knabeto.
“Vi devas surgluu unu plian poŝtmarkon!” eksplikis la poŝtisto.
”Sed tiam,” diris Horst, konsentite, ”tiam la letero ja estos eĉ pli peza!”