32. FRANCISKA ESTAS TRE SCIVOLA
En la sesa lerneja klaso, oni scias, ke Franciska estas tre scivola knabino. Ŝi volus scii ĉiujn sekretojn, eĉ la plej sekretajn, pri siaj kamaradinoj.
Hieraŭ matene, ŝia klaso-najbarino Renata ricevis leteron. Kiam Franciska ekvidis la leteron, ŝi tuj provis ekscii detalojn pri la enhavo kaj la sendinto de la mistera poŝtaĵo.
“Mi aŭdis, ke la leterportisto alportis leteron por vi,” ŝi diras al Renata.
“Jes,” respondas Renata lakone.
“Ĉu ĝi estas interesa?” demandas Franciska.
“Jes,” respondas Renata same lakone.
“Mi ne estas scivola,” daŭrigas Franciska, “sed... de kiu ĝi estas?”
Renata demandas al Franciska, kun grava mieno: “Ĉu vi povas silenti?” Franciska vigle respondas: “Jes, jes! Kompreneble!”
Renata pli insiste demandas: “Ĉu, vere, vi povas gardi sekreton?”
“Absolute certe,” rapide respondas Franciska.
“Nu,” replikas Renata seke, “ankaŭ mi!”