33. POL DESEGNIS ĈEVALON
Pol estas sesjara knabo, en la unua lernejo-klaso. Rilate al lia aĝo, li estas mense tre vigla, aliavorte: li havas tre viglan menson.
“Patro,” li diris en iu vespero, kiam li venis hejmen, “nia instruisto estas stulta.”
“Kion vi rakontas, Pol?” demandis la patro, ”stulta li estas?”
“Jes, jes,” diris la knabo, “li ne scias eĉ kio estas ĉevalo.”
“Kial vi opinias tion?” pludemandis la patro.
“Nu,” eksplikis la fileto, “hodiaŭ, ni havis lecionon pri desegnado. Tiam, mi desegnis ĉevalon; kaj poste, li demandis min: Kio estas tio?”