34.
En iu bela dimanĉa postmateno, sinjoro kaj sinjorino Strombolski iris en la urbo-parkon, por tie aŭskulti publikan simfonian konccerton de fama bulgara orkestro. Ilia kvarjara filineto Rozetta estis kun ili.
Unue, la muzikistoj ludis ‘Alegron por fluto kaj orkestro’ de Mozart. Rozetta sidis trankvile sur sia seĝo; sed ŝi trovis la muzikon enuiga.
Post la unua peco, la muzikistaro ludis ‘Adaĝon por violono kaj orkestro’ de Vivaldi. Rozetta ne plu sidis trankvile sur sia seĝo, ĉar ŝi trovis tiun muzikon ankoraŭ pli enuiga.
Post la dua peco, oni ludis ‘Hungaran rapsodion por piano-forto kaj orkestro’ de Franz Liszt. Rozetta ekstaris, kaj iris eksidi sur la genuoj de la patrino; videble, ŝi enuis pli kaj pli multe.
Post kiam komenciĝis ‘Konĉerto por violonĉelo kaj orkestro’ de Brahms, Rozetta glitis de sur la genuoj de la patrino, kaj diris laŭte: “Maminjo, ĉu ni iros hejmen, kiam tiu dika viro finis trasegi sian keston?”