35. ULF LERNAS PIANOLUDI
Ulf ekzercis sin, hejme, en pianoludado. Subite, lia patrino vidis, ke li havas malpuregajn manojn.
“Aŭskultu Ulf,” ŝi admonis lin, “vi devus lavi la manojn, antaŭ ol tuŝi la pianon.”
“Kial?” ŝajne miris Ulf.
“Ĉu vi kuraĝas demandi?” diris la patrino, iom kolere, ”rigardu do viajn nigrajn fingrojn!”
”Nu, tio ne estas grava,” replikis Ulf, ”hodiaŭ, mi ekzercas min nur sur la nigraj klavoj.”