36. GLICIRIZO-BOMBONOJ
Tri knabetoj, proksimume kvinjaraj, iris samtempe en drogejon. La unua petis de la vendisto: “Por dudek centimoj glicirizajn bombonojn.” La vendisto prenis eskalon, grimpis supren, elprenis kvar bombonojn el skatolo, fermis ĝin, grimpis malsupren kaj metis la eskalon en angulon.
Kiam la knabeto ricevis la kvar bombonojn kaj donis siajn monerojn. Lia kamarado diris: “Ankaŭ mi volas havi, por dudek centimoj, glicirizajn bombonojn.” Videble malkontenta, la vendisto turnis sin al la tria knabeto kaj gardeme, li demandis lin: “Ĉu, eble, ankaŭ vi volas por dudek centimoj glicirizajn bombonojn?” – “Ne,” respondis la knabeto.
La vendisto je dua fojo prenis la eskalon, grimpis supren, elprenis kvar pliajn bombonojn el la skatolo, refermis ĝin, grimpis malsupren kaj remetis la eskalon en la angulon.
Kiam la dua knabeto estis ricevinta la bombonojn kaj estis paginta per siaj moneroj, la vendisto demandis al la tria: “Kaj vi? Kion vi volas havi?” – “Mi volas por dek centimoj glicirizajn bombonojn!” respondis la knabeto.