39. LUDO DE DU RUZULOJ
Luko kaj Viko estas junaj fratoj. Luko estas kvarjara, kaj Viko estas kvinjara.
En tiu dimanĉo, la du knabetoj iris fari viziton al la avino, kiu loĝas en la sama strato.
Post la salutado, Viko demandis:
“Aŭskultu, avinjo! Ĉu vi volas fari ludon kun ni?”
”Tre volonte,” afable respondis la avino, ”des pli volonte, ke vi ambaŭ ja ĉiam estas tiel ĝentilaj knaboj.”
”Bone,” diris Viko: ”se vi konsentas, ni volas fari la ludon Zoologia Ĝardeno.”
”Mi ne konas tiun ludon,” diris la avino, iom mirante.
“Estas simple: Luko kaj mi, ni estos simioj,” eksplikis la nepo.
“Vi estos la simioj??” pli kaj pli miris la avino. “Kaj... kiam rolon mi devos ludi?”
“Nu,” diris Luko, “vi ludos la rolon de la bonkora maljuna sinjorino, kiu nutras la simiojn per bombonoj kaj per ĉokolado!”