41. EKSTERORDINARA SUĈINFANO
Estis tagmezo. Sonja, dekjara knabino, revenis hejmen el la lernejo. Ŝi kuris en la domon, salutis sian patrinon, donis kison al ŝi, kaj diris: “Aŭskultu, patrinjo! Hodiaŭ matene, oni rakontis pri kvarsemajna suĉinfano, kies pezo kreskas ĉiutage je tri kilogramoj.”
La patrino skuis la kapon pri tiu stranga afero, kaj diris: ”Via rakonto ne estas kredebla, filino mia.”
Sonja daŭrigis: “Tamen, maminjo! Ĝi estas tute vera... Mi devas aldoni, ke oni nutras la bebon per elefantolakto.”
Tiam, la patrino miris ankoraŭ pli, kaj klarigis al Sonja: “Mi kredas, ke oni mistifikis vin. Lakto de elefantino certe ne povus havi efikon tiel eksterordinaran.”
La juna knabino vigle insistis: “Kredu al mi, mamio! Estas vere, tute vere!”
“Tio estas tre stranga, nekredeble stranga,” diris la patrino kun demanda rigardo. “En kiu familio troviĝas tiu mirakla kaj rapide kreskanta bebo??”
Sonja laŭte ridis, kaj klarigis: ”En la familio de la elefantoj, en la zoologia ĝardeno de nia urbo!”