43. ŜERCOJ KAJ ENIGMOJ
Kristof kaj Helmut faris longan ekskurson, kune kun grupo da junuloj. Ili devis tramarŝi ankoraŭ ok kilometrojn, ĝis la junulgastejo.
Unue, ili kuraĝigis unu la alian per ŝercoj. Poste, ili reciproke provis solvi amuzajn enigmojn.
Kristof diris: “Aŭskultu, Helmut! Ĉiu knabo havas ĝin, kaj ĉiu knabo bezonas ĝin. Kio ĝi estas?”
“Mi ne scias,” respondis Helmut, post iom da pripensado.
“Nu,” eksplikis Kristof, “tio estas paro da ŝuoj.--- Sed nun divenu: ”Ĉiu knabo havas ĝin, kaj ne ĉiu bezonas ĝin.”
”Mi ankaŭ tion ne scias,” respondis Helmut.
“Stultulo,” diris Kristof, “tio estas du paroj da ŝuoj. ---Sed nun atentu bone: Ĉiu knabo foje havas ĝin, sed neniu bezonas ĝin!”
“Ĉifoje, vi ne kaptos min,” ridis Helmut senhezite, “tio estas tri paroj da ŝuoj.”
”Ne, ne,” triumfis Kristof, ”tio estas io tute alia, nome: nazo-kataro!”