49. BUBO ANTAŬ
La fama cirklo “Barnum” alvenis al iu usona urbo, por montri sian sensacian spektaklon. Apud la giganta cirkotendo troviĝis menaĝerio, kiu enhavis multajn sovaĝajn bestojn, tre impresajn.
Por altiri la publikon, la leonodresisto krakigis sian vipon kaj vokis al la preterpasantoj: “Venu admiri la leonojn, la tigrojn, la panterojn kaj la leopardojn! Ili estas la plej belaj, la plej admirindaj de la mondo.”
Iom post iom, amasiĝis spektemaj homoj. Unu el ili demandis: ”Ĉu la leonoj estas tre sovaĝaj?”
“Ho, jes,” respondis la dresisto, “ili estas la plej sovaĝaj, kiujn oni povas vidi, nuntempe, en cirko. Mi donas cent dolarojn al tiu, kiu kuraĝas eniri en tiun leonokaĝon.”
“Mi akceptas la veton,” kriis dekkvarjara bubo.
“Bone. Venu! Eniru!” vokis la dresisto.
“Jes, mi eniros,” diris la bubo, “sed antaŭe, forigu tiujn bestaĉojn el la kaĝo!”