52. BUŜUMO POR HUNDO
Sinjorino Miller posedas grandan hundon, el la fama raso “germana ŝafisto-hundo”. Ĝi estas bela besto; sed, ĉar ĝi estas mordema, sinjorino Miller decidis aĉeti buŝumon, kiu malhelpos la hundon mordi pasantojn.
Tial, ŝi iris en specialan butikon por besto-artikloj.
”Jen, sinjorino,” diris la juna butikisto, ”Jen vi povas elekti inter pluraj specoj de buŝumoj.”
”Mi prenos ĉi tiun,” diris la klientino kaj tuj pagis la artiklon.
“Ĉu mi sendu la buŝumon al via adreso,” demandis la afabla vendisto, “aŭ ĉu vi preferas mem porti ĝin?”