53. HENRIK DEVIS FINLEGI
Estis tre malfrue, en la vespero. Henrik ankoraŭ sidis senmove kaj legis en libro, kvankam jam estis tempo por iri dormi.
”Nun, fine, ĉesu legi!” lin admonis lia patrino.
“Ne estas eble, patrino,” diris Henrik, “mi nepre devas finlegi la libron hodiaŭ vespere.”
“Kial do vi devas finlegi ĝin hodiaŭ?”
“Ĉar morgaŭ estos mia naskiĝa tago,” eksplikis Henrik.
”Mi ne komprenas.” diris la patrino. “Kiel rilatas tiu libro al via naskiĝa tago?”
“Estas simple,” daŭrigis Henrik, “sur la kovrilo estas presite: Por knaboj de 6 ĝis 8 jaroj; kaj morgaŭ, mi estos naŭjara!”