56. ĈAR LIA FRATINO ESTAS MALSANA
Aldo estas juna lernejano, kiu loĝas en la itala urbo Firenze. En iu mateno, li revenis hejmen el la lernejo, jam je la naŭa horo.
Tio iom maltrankviligis lian patrinon; tial, ŝi tuj telefonis al la instruisto.
"Bonvolu klarigi al mi", ŝi diris, "kial vi resendis mian filon hejmen, hodiaŭ matene?"
"Nu", respondis la instruisto, "Aldo demandis al mi, ĉu li devas reiri hejmen, ĉar lia fratino estas malsana pro difterio. ...Ĉu, eble, li ne diris la veron?"
"Tamen, jes", eksplikis la patrino, "la veron li diris; sed lia fratino ja loĝas en Usono, en Ameriko!"