58. RAJTIGILO POR KAPTI FIŜOJN
Dum libera tago, la du amikoj Vik kaj Fred sidis bonhumore ĉe la bela lago de
Subite, alvenis kontrolisto, kiu demandis al la du knaboj, ĉu ili havas rajtigilon por kapti fiŝojn.
Sen longe pripensi, Vik ekstaris kaj rapide forkuris.
La kontrolisto kuris post li kaj, kelkajn minutojn poste, li sukcesis atingi lin. Tiam Vik, tute trankvile, tiris sian rajtigilon el la poŝo kaj, ridetante, montris ĝin.
Vidante la dokumenton, la kontrolisto ekkriis kolere: "ĉar vi posedas rajtigilon, kial do vi kuris for, kiel frenezulo? "
"Nu", respondis Vik kun ruza mieno, "ĉar mia amiko ne havas rajtigilon."