65. POR KIO SERVAS
En la klaso de sep-jaraj knaboj, la instruisto priskribis la homan korpon. Post la klarigoj, li demandis al Rikardo: "Por kio ni bezonas la orelojn? "
"Por povi vidi," respondis la lernanto.
"Tio estas sensenca," diris la instruisto; "per la oreloj ni do ne povas vidi!"
"Jes, vi pravas, sinjoro instruisto," diris Rikardo, "per la oreloj ni ja ne povas vidi. Sed se ni ne havus la orelojn ĉe la kapo, la kaskedo falus al ni antaŭ la okulojn, kaj tiam ni ne plu povus vidi!"