67. POR POVI LEGI DUM DORMO
En la dormejo de junul-gastejo, la knabo Frans vidis, ke lia amiko Bert rampis, kun sia vid-helpilo sur la nazo, en sian dormo-sakon.
"Diru, Bert," demandis Frans mirante, "kial vi ne formetis la vid-helpilon, antaŭ ol iri dormi?"
"Por tio, mi havas bonan motivon," respondis Bert.
"Kian motivon vi havas?" volis scii Frans.
"En la ĵus pasinta nokto", eksplikis Bert, mi sonĝis pri ses ĝustaj loterio-nombroj; bedaŭrinde, mi ne povis bone legi ilin. Tio ne plu okazu al mi!"