68. RUZA TROMPO
Estis karnavalo. La dekdu-jara Leo havis la ideon masko-vesti sin kiel ĵurnalo-vendiston. Poste, li iris sur la straton kun pakaĵo da ĵurnaloj sub la brako, kaj laŭte reklamis: "Sensacia skandalo! Giganta trompo en nia urbo! Ĝis nun, jam 23 viktimoj!" Iu pasanto haltis, kaj aĉetis ekzempleron. Kiam li iris kelkajn paŝojn plu, li konstatis, ke la ĵurnalo estas malnova, ĉar aperinta antaŭ tri semajnoj. Li indignis kontraŭ la bubo kaj volis redoni ĝin al li. Sed, subite, li rezignis pri tio kaj eĉ ridis, kiam, en la sama momento, li aŭdis la knabon krii: "Sensacia trompo en nia urbo! Ĝis nun, jam 24 viktimoj!"