72. JUPP UZOS TAJPILON
72. JUPP UZOS TAJPILON
En la lernejo, la instruisto multe klopodis por lernigi pli belan skribon al la juna knabo Jupp. Sed la rezultato tute ne estis kontentiga.
"Aŭskultu, Jupp," diris la instruisto, "se vi skribos tiel malbelaĉe kiam vi estos granda, la homoj diros: Jupp skribas kiel porko."
Sed tiuj vortoj ne faris impreson al Jupp. "Kiam mi estos granda," li diris trankvil-anime, "mi ne plu skribos per skribilo; mi aĉetos skrib-maŝinon."