74. DUM EKZAMENO EN LERNEJO
Dum ekzameno, la instruistino diris al unu el la lernantinoj: "Irma, mi faros du demandojn. Se vi povas respondi pri la unua, vi ne bezonos respondi pri la dua. Ĉu vi komprenis?"
"Jes sinjorino," respondis Irma, "mi bone komprenis."
"Jen la unua demando," daŭrigis la instruistino. "Kiom da perloj estas en la krono de la angla reĝino?"
Irma iom pripensis, kaj rapide diris: "Sep-cent du-dek kvin perloj."
"Ĉu vi estas tute certa pri tiu nombro?" demandis nun la instruistino.
Sen heziti, Irma replikis: "Pardonu, sinjorino; sed vi diris, ke mi ne bezonos respondi pri la dua demando, se mi povis respondi pri la unua."