76. ENIGMO PRI PARAŜUTISTOJ
Edgar kaj Gustav, du samaĝaj kamaradoj, diskutis sur la vojo al la lernejo.
"Aŭskultu, Gus'!" diris Edgar, "mi scias amuzan enigmon."
"Kian enigmon, Ed'?" demandis Gustav.
"Atentu bone!" daŭrigis Edgar. "Estis du paraŝutistoj, kiuj havas la saman pezon, kaj kiuj saltis samtempe el aviadilo. Unu el ambaŭ havis paraŝuton, en kiu estis granda truo; la alia havis paraŝuton sen truo. Nun, diru al mi: Kiu estis unue sur la tero?"
Gustav ne bezonis longe pripensi, kaj li tuj respondis: "Tute nature, tiu kun la granda truo en la paraŝuto."
"Ne," triumfis Edgar, "estis Adamo kaj Eva, kiuj estis unue sur la Tero."