79.
Onklino Celina invitis sian dek-jaran nevinon Henrika fari viziton al ŝi, dum la venonta merkredo.
Henrika akceptis, kun granda ĝojo, la inviton de la onklino.
Ĉiu-merkrede, la kara onklino kuiras bongustan pizo-supon, kiu enhavas multajn rostitajn lardo-pecetojn. Tio estas la preferata manĝaĵo de Gustavo, la dektri-jara kuzo de Henrika kaj la filo de onklino Celina.
Tagmeze, en la dirita tago, la knabo manĝis sian supon kun granda apetito, kiel kutime. Li kulerumis diligente kaj senhalte en sia telero, rigardante nek dekstren nek maldekstren. Pizo-supo kun brunaj rostitaj lardo-pecetoj ja estas tiel bona!
Subite, la ŝercema kuzino Henrika ekkriis:
"Atentu, Stavo! En via supo naĝas mortinta muŝo!"
Sed, ŝajne, tio tute ne impresis la manĝeman kuzon Gustavo. Per la maldekstra mano, li faris geston de indiferenteco, kaj, per la dekstra, li plu-kulerumis, grumblante:
"Ne diru stultaĵojn, Rika! Mortinta muŝo ja ne povas naĝi".