51. ĈU ONI FAJFU, KIAM IU RONKAS?
En gastejo por junuloj, Benno kuŝis en la lito super tiu de sia kamarado Georg. Benno ne povis dormi, ĉar Georg daŭre ronkis.
Post kelka tempo, Benno ekpensis, ke, por mutigi la rokanton, li fajfu. Tial, Benno fajfis akrasone, ĉiufoje kiam Georg rekomencis “segi lignon”. Kaj ĉiufoje, tuj ĉesis la ronkado de Georg.
Je la sekvanta mateno, kiam George vekiĝis kaj frotis siajn okulojn, Benno diris kun riproĉa tono: “Georg, vi terure ronkas, dum dormo.”
Tiam Georg ĝemis: “Tio estas nenio, Benno, eĉ malpli ol nenio. Vi, dum la tuta nokto, vi daŭre fajfis kaj, tial, malhelpis min dormi!”