84. KIEL ĈESIGI NOKTAN BRUON
84.
Sinjoro Gerak, juna fraŭlo, aĉetis modernan transistor-aparaton. En la sama tago, li funkciigis ĝin laŭte, por aŭskulti bruan pop-muzikon preskaŭ ĝis nokto-mezo.
Subite, iu sonorigis je la pordo. Tio estis la filo de najbara familio en la sama domo.
"Kion vi deziras, Petro?" demandis sinjoro Gerak.
"Mia patrino demandas, ĉu vi volas prunte doni al ni vian transistoron," klarigis Petro.
Mirante, sinjoro Gerak demandis la junulon: "Ĉu, tiel malfrue, vi volas ankoraŭ danci?"
Petro simple respondis: "Ne danci. Dormi!"