85. VITAMINOJ EN POMO-ŜELO
En la pasinta somero, grupo de 14-jaraj lernejaninoj faris ekskurson al iu montaro. Helga kaj Olga, du bonaj kamaradinoj, marŝis kune sur la montara vojo.
Dum halto por pikniki, Olga elprenis du belajn oro-flavajn pomojn el sia tornistro (dorso-sako), kaj donis al Helga unu el ambaŭ.
Helga manĝis sian pomon kune kun la ŝelo, dum Olga zorgeme senŝeligis la sian.
"Vi devus manĝi ankaŭ la ŝelon," diris Helga; "ĝi enhavas valorajn vitaminojn, kiuj estas bonaj por la sano!"
"Jes, mi scias," replikis Olga iom fripone, "sed unu el la du pomoj antaŭe falis en bovino-fekaĵon; kaj nun, mi ne plu scias kiu..."