86.
Okazis bonfara festo, dum kiu ĉeestis multaj infanoj. Post la festo, oni konstatis, ke sur la tablo, mankis unu el la arĝentaj kuleroj, kiujn uzis la infanoj por manĝi.
La sinjorino, kiu organizis la feston, demandis al la ĉeestantaj infanoj: "Kiu forprenis la mankantan kuleron?"
Neniu respondis. Kelkaj infanoj, kiuj havis bonan konsciencon, montris siajn poŝojn. Sed la organizantino de la festo ne volis fari esploron. Ŝi simple diris: "Karaj infanoj! Mi konas efikan rimedon, por retrovi la kuleron, kiu malaperis: ĉiu, el vi, metu sian kapon dum unu minuto sub la tablon!"
Ĉiuj infanoj faris ĝin. Tiam, la sinjorino demandis per laŭta voĉo: "Ĉu ĉiuj nun havas la kapon sub la tablo?"
La infanoj respondis kune: "Jes."
Post tio, la sinjorino plu-demandis: "Ĉu ankaŭ tiu, kiu forprenis la kuleron?"
Sen pripensi, iu infano respondis: "Jes."
Nun, oni konis tiun, kiu ŝtelis la arĝentan kuleron.