90. KRITIKO PRI
Onklino Klara, kvindek-jara sinjorino, sidis en sia buduaro kaj finis sian matenan tualeton. Ciska, ŝia kvar-jara nevino eniris, kaj observis tion, kion la onklino faris tie.
Por fini, onklino Klara metis sur siajn vangojn bonodoran, blankan kremaĵon. La eta knabino rigardis tre atente kaj demandis scivoleme: "Kio estas tio, onklino mia, kion vi metas sur vian vizaĝon?"
"Tio estas speciala beliga produkto, kara mia," klarigis la onklino.
"Kaj," plu-demandis la etulino, "por kio servas tio?"
"Nu," respondis onklino Klara, "tio servas por havi belan vizaĝon!"
La nevino flaris la poteton, en kiu troviĝas la beliga kremaĵo, kaj volis scii: "Ĉu vi uzas tiun kremaĵon jam de longe, onklino Klara?"
"Ho jes," ridetis la onklino, jam de post multaj jaroj, mia etulino."
Tiam, Ciska mirante rigardis la onklinon kaj fine demandis: "Kial do, ĝis nun, vi ne fariĝis bela, onklino?"