98.
Lola estas revema liceanino, apenaŭ dekkvar-jara.
Iun tagon, ŝi eniris en kuko-vendejon. La mastrino de la kukejo afable demandis al ŝi: "Kion vi deziras, juna fraŭlino?"
"Mi deziras kukon el mielo," respondis Lola, "kukon en formo de koro."
"Jen," diris la mastrino, "jen mi havas plurajn koro-formajn mielo-kukojn; vi povas elekti, laŭ via plaĉo."
"Mi volus havi..." daŭrigis Lola, "mi volus havi mielo-kukon, kiu surhavas nomon el sukero."
"Nu, kiun nomon vi volus havi sur ĝi?" demandis la mastrino.
"Arturo," klarigis Lola, kaj ŝia vizaĝo subite iom ruĝiĝis.
"Revenu post unu horo," diris la kukistino, "tiam vi havos vian mielan kuko-koron kun la nomo Arturo."
Unu horon poste, Lola revenis al la kuko-vendejo. Kiam ŝi ekvidis la bele preparitan kuko-koron, ŝi denove ruĝiĝis, kaj diris: "Estas eraro. La nomo de mia kuzo estas Arthuro, kun h post la t.
"Estas domaĝe," diris la mastrino, ke vi ne diris tion antaŭe. Revenu post duona horo; mi aranĝos la aferon."
Unu duon-horon poste, Lola revenis al la kukejo.
"Jen, juna fraŭlino," afable diris la kukisto-edzino" jen alia koro el mielo-kuko, kiu surhavas la nomon Arthuro, kun h post la t, laŭ via deziro. Ĉu mi envolvu ĝin en folion da donaco-papero?"
"Ne, dankon, sinjorino," respondis la ĝoje ridetanta knabino, "tio ne estas necesa... Mi tuj manĝos ĝin!"