100. SPRITA RESPONDO DE ADVOKATO
Al juĝejo venis advokato, kiu estis tre malgranda viro. Li devis defendi la interesojn de grava kaj riĉa kliento.
Alia advokato, kiu ne konis lin, demandis, kiu li estas. La unua respondis tre afable. Tiam, la dua ekkriis mokeme: "Kio? ...Tia malgranda advokato volas defendi tiel grandan klienton?? ...Mi ja povus meti vin en mian poŝon!"
"Se vi povus," trankvile diris la unua, "tiam estus pli da saĝo en via poŝo ol en via kapo!"