A: Kio estas tiu ĉielskrapanta domego?
甲:那座摩天大楼是什么建筑?
B: Ĝi estas nova hotelo. En ĝia plej alta etaĝo estas kafejo kun rondiranta planko, sur kiu staras la tabloj kaj seĝoj. La klientoj povas ĝui birdrigardon de la urbo, trinkante kaj interbabilante.
乙:那是一家新宾馆。宾馆顶层有个喝咖啡的旋厅,桌椅摆在旋动的地板上。顾客可以一面饮咖啡、谈天,一面欣赏下面的城市风光。
A: Tre larĝa estas tiu ĉi bulvardo.
甲:这条林荫大道十分宽。
B: Ĝi estas finkonstruita lastjare. Antaŭe ĉi tie estis kampoj kaj legomĝardenoj.
乙:它是去年刚建成的。以前这儿是耕地和菜园。
A: Kio estas tiu domaro kun glazurtegolaj tegmentoj? Ĉu palaco?
甲:那个琉璃瓦屋顶的建筑群是什么?是座宫殿吗?
B: Ne. Ĝi estas budhisma templo.
乙:不是。那是一座佛寺。
A: Ĉu ĉi tie troviĝas ankaŭ katolikaj kaj kristanaj preĝejoj kaj islamaj moskeoj?
甲:这儿也有天主教堂、基督教堂和伊斯兰清真寺吗?
B: Jes. Ĉu vi ne vidas la pinaklon kun kruco? Tie estas katolika preĝejo. Sed en nia urbo ne estas multaj kristanoj.
乙:有。您没瞧见那个带十字架的尖屋顶吗?那儿有一座天主教堂。不过我们的城市没有许多基督教徒。