Ma: Via sano estas tre delikata; faru gimnastikan ekzercon ĉiumatene kaj via sano fortiĝos.
马:您太虚弱;要每天早上做做操,您会强壮起来。
An: Ankaŭ mi ne havis fortan sanon, kiam mi lernis en gimnazio. Mia kuzo konsilis al mi kuri 10000 metrojn ĉiumatene. Mi praktikis laŭ tiu konsilo, kaj post unu jaro ne nur miaj kruroj fariĝis fortaj kaj facilmovaj, sed ankaŭ plifortiĝis kaj pli bone funkcias miaj koro, stomako kaj aliaj organoj.
安:我读中学时身体也不好。表哥叫我每天早上跑一千米。我照他的话做了,一年之后不仅我的腿脚矫健灵活了,我的心脏、胃部和其它器官也强健起来了。
Ma: Ankaŭ naĝado estas tre utila al la sano. Ĉu vi scipovas naĝi?
马:游泳也很有益于健康。您会游泳吗?
Lin: Jes, sed malofte mi naĝas, mankas al mi tempo kaj oportuna naĝejo.
林:会,可是很少游泳,没有时间和方便的游泳池。
An: Longa kurado estas pli facile praktikebla sporto. Ankaŭ ĉina luktarto estas tre oportuna.
安:长跑运动更方便。中国武术也很方便。
Ma: Precipe Tajĝiĉuan taŭgas al ŝi, ĉu ne?
马:太极拳特别适合她,是不是?
Lin: Do mi kurados, ĉar tio estas pli facila por mi.
林:我就跑步吧,它对我更容易做。