A: Ĉu vi scias, kion oni prezentos ĉi-vespere?
甲:您知道今晚表演什么节目?
B: Oni diras, ke hodiaŭ ni havos aparte belajn programerojn, ĉar oni sukcesis inviti profesiajn artistojn.
乙:据说今晚节目特别好,因为邀请到了专业艺术工作者。
A: Nome, kiajn?
甲:说说都是什么人?
B: Kantistojn, dancistojn, muzikistojn, eĉ ankaŭ magiistojn kaj akrobatojn.
乙:有歌唱家、舞蹈家、音乐家,甚至还有魔术师和杂技演员呢。
A: Ĉu vi scias la programon?
甲:您知道节目有什么吗?
B: Ne. Mi demandu k-dinon Lin, kiu agos kiel anoncistino.
乙:不知道。我去问问林同志吧,她是报幕员。
A: Ne ĝenu ŝin, tuj komenciĝos la prezentado, kaj ni vidos ĉion per la okuloj.
甲:不要麻烦她,演出就要开始了,我们看得到的。
B: Iom tro longa estas la enkonduka parolo. Ĉu tio necesas?
乙:开场白太长了,有此必要吗?
A: Tiu ĉi amuza vespero estas speciale aranĝita por la gastoj, kompreneble oni devas iom paroli ankaŭ pri la graveco de internacia helpa lingvo kaj la amikeco kaj paco...
甲:这个文娱晚会是特别为客人举行的,当然也要谈谈国际语的重要性、友谊、和平……
B: Tamen oni ja povus iom mallongigi la parolon, ĉu ne?
乙:可是总可以把话说得短一点呀,是不?
A: Jes, vi pravas. Ankaŭ mi ne ŝatas tro longajn paroladojn.
甲:是,您说得对。我也不喜欢太长的讲话。