A: Mi aŭdis, ke estas hardvaro kaj softvaro de komputilo. Kion tio signifas?
甲:我听说有计算机硬件和软件。指何而言?
B: Hardvaro kaj softvaro estas vortoj prunteprenitaj el la angla lingvo. Per hardvaro oni nomas la aparatojn kaj akcesoraĵojn de komputilo; per softvaro oni nomas la programojn. Nova 《Komputada Baza Terminaro》 proponas uzi, anstataŭ ili, “aparataro” kaj “programaro”.
乙:“hardvaro”和“softvaro” 是从英文里借用的词语。”hardvaro”(硬件)表示计算机及其外围设备,”softvaro”指的是运行程序。新出版的《计算机基本术语》建议用”aparataro”和”programaro”来代替它们。
A: Por kio oni uzas la klavaron antaŭ la televidilo? Ĉu por tajpado?
甲:电视机前面那个键盘是干什么用的?是打字用的?
B: Tio ne estas televidilo kaj ordinara klavaro por tajpado. Tiu aparato kun fluoreska ekrano ne estas televidilo, sed videbligilo. Ĝi estas unu el la periferiaj aparatoj de la komputilo. La klavaro estas ilo por enmeti aŭ dirigi informojn al la komputilo.
乙:那不是电视机和普通打字的键盘。带屏幕的机器不是电视机,而是显示器。它是计算机的外围设备之一。键盘是计算机输入和输出信息用的。