Bona Rido (32)
La tradicio
Instruisto: —Tradicio estas io, kio pasas de patroj al filoj. Nun Jocĵo, faru frazon kun la vorto ”tradicio”.
Joĉjo: —hieraŭ mi grimpis sur la ĉerizarbon, kaj mi ŝiris mian tradicion.
Kvarjara Susanne renkontas onklinon, kiu trenas ĝemelveturileton kun la beboj kuŝantaj unu kontraŭ la alia.
Ŝi genufleksas kaj demandas:
—De kiu vi ricevis tiun ĉi bebon, onklino?
—De Dio, mia amikineto.
—Jes, mi komprenas ke estas diferenco. Ni ricevis nian bebon de la akuŝistino, sed ĝi havas kapon nur en unu fino.