B: Efektive nenio mirinda estas en ĝi. Ĝi estas elektronika aŭtomato inventita antaŭ 50 jaroj, do aparato tre juna. Sed rapidege ĝi evoluas kaj nun ĝia kvina generacio jam maturiĝis. Kiel ajn lerta estas la komputilo, ĝi tamen ne povas superi la homan saĝon. Sen strebado de homoj ĝi ne povas estiĝi, por ne paroli pri evoluado.
乙:实际上没有什么奇妙之处。它是50多年前发明的一种机器,所以还很年轻。但是它发展得极为迅速,现在它的第五代已经成熟。不论计算机怎样灵巧,它却不可能超过人的智慧。没有人的努力,它不可能产生,更不用说发展。
A: Dankon pro via helpo! Tamen nur malklaran ideon nun mi havas pri la mirinda komputilo. Oni diras, ke per komputiloj oni povas starigi informan reton, kiu ebligas al ni akiri informojn el diversaj lokoj en la mondo ege rapide. Ĉu ankaŭ ĉe vi eblas tia komunikado per interreto?
甲:谢谢您的帮助!不过现在我对计算机才有一个模糊的认识。听说可以用计算机建立信息网,从世界各地非常迅速地取得信息。您这儿也能借互联网传递信息吗?
B: Jes. Vi povas interŝanĝi informojn kun la tuta mondo en mirinda rapideco. Per interreto ni eĉ povas legi gazetojn kaj librojn kaj aŭskulti radioprogrameron.
乙:可以。您可以借互联网以惊人的速度同全世界交流信息。借互联网我们还能够阅读刊物和书籍并收听广播节目。
A: Koran dankon por via klarigo. Sed ne decas longe vin ĝeni. Do, ĝis la revido!
甲:衷心感谢您的说明。可是打扰您太长时间是不合适的。再见吧!
B: Pardonon, ke mi ne bone klarigis al vi la aferon! Ĝis la revido!
乙:对不起,我解释得不好。再见!