B: K-do Sun diras al mi, ke erare mi elparolas b, d, g. Ĉu ankaŭ vi tiel opinias?
乙:孙同志说我的 b, d, g 发音不对。您也认为是那样吗?
A: Jes. B, d, g estas voĉaj konsonantoj. Ĉar mankas al la ĉina lingvo tiuj voĉaj konsonantoj, multaj ĉinaj esperantistoj elparolas b, d, g kiel p, t, k sen forta elspiro.
甲:是的。b, d, g 是浊辅音。因为汉语没有这些浊辅音,许多中国世界语者把 b, d, g 读成不送气的 p, t, k。
B: Kiel do mi korektu mian eraron?
乙:那我如何来改正自己的错误呢?
A: Faru same kiel pri ĉ, ĝ, ŝ. Cetere vi ekzercu vin per voĉlegado de jenaj vortoj: bindi, pinto; bordo, porto; pego, beko; dento, tendo; bendo, pento; bato, pado; sendi, senti.
甲: 照 ĉ, ĝ, ŝ 的办法进行。此外,请练习朗读下列词语:bindi, pinto; bordo, porto; pego, beko; dento, tendo; bendo, pento; bato, pado; sendi, senti.
B: Mi rimarkis, ke multaj akcentas la prefikson mal- en malamiko, malatenti, malsanulo kaj similaj. Ĉu tio ne estas eraro?
乙:我注意到,许多人重读 malamiko, malatenti, malsanulo 之类词语中的前缀 mal-。这不是错误吗?