Ann-Sofie, 4 ½ jara, estis vizitinta konatan familion. Vespere post reveno preĝante sian preĝon, ŝi finis per: ke Dio gardu onklon Allan.
Ŝia patrino demandis, ĉu ŝi ne ankaŭ preĝu por la onklino:
—Ne, ŝi helpu sin mem.
La feliĉaj geedzoj Perterson ricevis sian unuan infanon, kaj pro la ĝojo, la bogepatroj donacis al la infaneto grandan arĝentan pokalon por ornamo de la komodo.
La jaroj pasis, kaj iom post iom tie sur la komodo staras dek tiaj pokaloj.
Iutage pastro vizite alvenis. La interparolo iris malvigle, kaj, ekrimarkante la pokalojn, la pastro kaptis la okazon trovi novan paroltemon. Li demandis:
—Diru, sinjoro Peterson, kiun sportbranĉon vi praktikas?