La fluanta scienco
Poŝtestro: —Sinjoro pastro, paketo venis por vi el la urbo.
Pastro: —Ho jes, certe estas sciencaj libroj, kiujn oni sendis al mi.
Poŝtestro: —Nur bonvolu kiel eble plej baldaŭ forporti tiun sciencon, ĉar ĝi fluas el la kesto.
Estis du negocistoj, kiuj pasigis la libertempon en
—Estas tiu mono, kiun mi nun uzas por mia libertempo, li diris.
—Proksimume tiel same por mi, konfidence la alia diris. Mi ricevis 100.000 kronojn post superakvego. La unua silentis, sed post momento li diris:
—Diru al mi—kiel oni aranĝas superakvegon?
Ĝardenisto kaptis junan ĉerizŝteliston. Kiel punon la friponeto devas manĝi 200 ĉerizojn kun la kernoj, por ke li havu stomakdoloron. Tio estis la intenco de la ĝardenisto. Kiam la knabo dum la kontrolo de la ĉagrenita ĝardenisto jam manĝis duonon de la ĉerizoj, li subite komencis ridi. Al demandite de la ĝardenisto pro kio li ridas, la knabo respondis:
—Mi pensas nur pri mia frato, kiu ŝtelis melonojn.
En luksa trinkejo la gastejestro preterpasis tablon, kie kelnero ricevas mendon por kelkaj gastoj. Tiam la gastejestro perceptis jenan frazon de la kelnero:
—Jes, bedaŭrinde tre longe estas de kiam ni havis tion. La gastejestro alvokis la kelneron, abrupte akceptante, ke tiel oni absolute ne rajtas diri. Eble oni povas diri, ke ĝi ĵus elĉerpiĝis. Cetere, kio tio estas, kion ni ne havas de antaŭ longe?
—Sunbrilon, gastejestro, sunbrilon.