Nekonata verkisto iam sendis al Dumas, la maljuna, kiam tiu estis plej populara, resumon de teatraĵo, proponante al la eminenta verkisto, ke ili kunlaboru. Konsternita pro tiu ĉi nekredebla memkontenteco—kiu eĉ superis lian propran—Dumas ekprenis la plumon kaj skribis sian respondon per simpla frazo:
—Kion vi opinias, sinjoro, per tiu ĉi propono: jungi ĉevalon kaj azenon al la sama veturilo?
La postan tagon li ricevis la respondon:
—Kion vi opinias, sinjoro, nomi min ĉevalo?
La poŝtaĵo de la sekva tago alportis la respondon de Dumas:
—Mia kara amiko, sendu al mi plej baldaŭ vian teatraĵan manuskripton.