Ĉe akcidentoj
Ĉe fervoja stacio iam oficis staciestro, kiu estis malcedema fraŭlo. Iun tagon la personaro scietiĝis, ke li intencis edziĝi al sia mastrumistino.
Samtempe okazis demandado pri la sekurigaĵa dekreto. Tiam okazis, ke la vagonara ekspedanto ricevis la demandon:
—Kiam oni uzas petardojn?
—Kiam la staciestro Akeson edziĝos?
—
—Jes, tiam ni ja metos petardojn sur la relojn sub la iranta edziĝfesta vagonaro por fari honorsaluton. La pridemandanta gvidanto post iom da cerbumo diris:
—Certagrade vi pravas. Petardoj ja estas uzataj ĉe akcidentoj.