Malfacile flatata
Oni diras pri John D. Rockefeller, la maljuna prapatro de la usonaj oleomilionuloj kun la sama nomo, ke oni povus ekhavi monon de li, se oni nur rakontas veran kaj kortuŝan rakonton.
Iun tagon lin haltigis sur la strato entreprenema almozulo, kiu elpensis tian rakonton.
La viro diris:
—Sinjoro Rockefeller, mi estas migrinta tre longan vojon por ekhavi permeson paroli kun vi. Kaj ĉiuj, kiujn mi trovis sur la vojo, rakontis al mi, ke vi estas grandanima kaj malavara homo.
—Hm, diris R., ĉu vi reiros la saman vojon?
—Jes.
—Bonege. Ĉu vi tiam bonvolus dementi tiun famdiron