I
Ree unu el
tiuj senfinaj noktoj. Mi ne povas ekdormi, eble eĉ ne volas. Mia animo estas
kaptita de malgajo, de iu senkaŭza, malplena malgajo.
Melankolie
mi filozofiumas, ne sciante, ĉu mi nur pensadas, ĉar mi ne povas ekdormi, aŭ ĉu
mi eble ankaŭ ne povas ekdormi pro mia pensado.
Verŝajne
estas jam la kvara. Je la sepa mi jam devos ellitiĝi kaj iri al la lernejo. Tie
mi ne volas denove esti laca, sed veka kaj freŝa, por kontribui pli al la
lecionoj. Miaj buŝaj notoj devos pliboniĝi.
"Manfred", diris sinjoro Hausmann, mia instruisto pri historio,
"via ĝisnuna buŝa noto estas 'mankohava'."
Verŝajne
estas bone, ke li diris tion, ĉar tio povas instigi min ŝanĝi min mem. Mi ne
plu volas esti iu trankvila, pensema knabo, sed vigla kaj sprita, ŝatata de la
aliaj...
Mi devas
ekdormi nun, mi nepre devas. Ĉu eble helpas fantazii?
Antaŭ miaj
okuloj aperas la vizaĝo de Martina. Mi vidas ŝiajn belajn blondajn harojn; mi
imagas ŝin apud mi, sur mi, sub mi. Miaj brakoj premas ŝin al mi, mia brusto
sentas ŝiajn mamojn, ŝian molecon, ŝian varmon... Sed mi ne troviĝas en la ĝusta
animstato; mia ekscito ne adekvatas al ŝia beleco. Tamen, mi laciĝas...