Poste mi ŝanĝis kelkajn frazojn kaj tajpis la artikolon. Kaj nun ĉio estas preta por aperigo. Estas precize kvar paĝoj. Tio estas bona, ĉar se la gazeto jam estas pli-malpli preta, ili povas simple
aldoni unu folion, do kvar paĝojn. Se ili ne volas, mi povus oferti pagi al ili la kromajn preskostojn...
Tremante mi eniras en la lernejon. Mi vidas, ke la pordo de la ĉambro estas malfermita. Mia koro batas forte kaj rapide. Mi eniras - kaj ekvidas tri konatajn vizaĝojn. Ralf, Irene kaj Klaus salutas min.
"Ĉu vi volas iomete kunhelpi?", demandas min Ralf. "Mi skribis ion", mi respondas. "Ho, bone!", diras Ralf, kaj mi elprenas la foliojn el mia sako. Mi donas ilin al Ralf, kiu tuj scivole eklegas ilin. Mi fariĝas iomete pli trankvila. La artikolo devas plaĉi al li, ĉar ankaŭ Ralf estas eta revoluciulo, kvankam alispeca ol mi. Li aspektas neflegite, sovaĝe, kaj ĉiu en nia lernejo scias pri lia engaĝiĝo
kontraŭ atomenergio, kontraŭ armado, kontraŭ nia lerneja sistemo, kontraŭ ĉio.