La kaŭzojn de ĉiuj ĉi problemoj mi serĉas precipe en la edukado, kiun mi spertis. Mia manko da kuraĝo por alparoli aliajn homojn rezultas el la fakto, ke mi venas el familio, kie eldiroj de mi estis ne nur miskomprenataj, sed ankaŭ misuzataj por seniĝi de akumuliĝinta kolero, kaj kie mi ankoraŭ hodiaŭ estas senpotenca kontraŭ certaj malveroj kaj malpravaj riproĉoj. Min regas fortaj timoj, kiujn kaŭzis aŭtoritata edukado, kiun mi pro mia sensiveco ofte sentis kruela.
Mi pensas ekzemple pri
- eventoj en mia frua infanaĝo, kie la rifuzo manĝi aĵojn, kiuj malbongustis al mi, elvokis daŭrajn, terurajn minacojn, inkluzive de (kaj ĉi tie miaj gepatroj esceptokaze samopiniis) la minaco "enkonduki pli severan reĝimon", kiu povis signifi nur pli fruan
ekuzon de fizika perforto, kvankam mi trovis jam la nuntempon kruela, - kvereloj inter la infanoj, pro kio mia patro koleriĝis tiom, ke li komencis batadi ĉiujn, - situacioj, kiam ni kolektiĝis por vespermanĝi kaj mia patro, la sola sen larmoj en la vizaĝo, provis komprenigi al la ceteraj familianoj, kiom mallaboremaj, stultaj, maldankemaj kaj malbonintencaj ili estas kaj kiom malice ili traktas lin, kaj predikis tion al ili, daŭre ripetante ĉion, en naŭza tono, dum al mi ŝajnis, ke tiuj riproĉoj ne celis pozitivajn ŝanĝojn, sed originis nur el la emo ankoraŭ pli detrui sian familion.