
Brilo de kometo
funebre pri Paulo Silas
Vi, kometo tranĉas tra l’ mallumo
inter steloj jen sur la ĉielo,
kun gracio kaj kolora belo,
jam flugante per vivokonsumo.
Via bril’ volviĝas per kostumo
kun glimanta franĝo de flavhelo,
pentras belan arkon per rivelo
kiu parabolas sub la luno.
Sed ekbrilo via efemeras,
kvankam ore bunta kaj impona.
Via flug’ de supro ja liberas,
ve! malfeliĉe la senfanfarona
tranĉo tra la volbo dum momento
estas nur mallonga sinprezento.
*Laŭ la nekrologo en n-ro 31 de Belarta Almanako, Paulo Silas (1990-2017), juna brazila poeto forprenis de si la vivon je la 24-a de oktobro, 2017.