上元侍宴(苏轼)
上元侍宴
苏轼(1037 - 1101)
淡月疏星绕建章,
仙风吹下御炉香。
侍臣鹄立通明殿,
一朵红云捧玉皇。
Sporadaj steloj, pala la lun’ ĉe Jianzhang* glimas,
L’ incensofumon blov’ elĉiela nun animas.
Ministroj staras grue rigide en reĝ-halo**,
La reĝ’ sur trono ruĝe nubeska ja sublimas.
*Jianzhang*: nomo de imperiestra palaco en la dinastio Song (960 - 1279).
**reĝ-halo: kies nomo estas Tongming kaj kiu situas en la palaco Jianzhang.
elĉinigis Minosun