Shu Ting
Al kverko
se vin ja amus ja mi,
mi malkiel la kampsid’ rampanta,
pavus pere de branĉaro alta de vi.
se vin amus ja mi,
mi ne imitus am-avidan birdon
kiu gurdas amon al la verda ombro per enua la ari’.
jen mi estu fonto
mi tutjare sendas friskan la konsolon al vi
aŭ mi estu montopint’ apika
por pliigi vian alton kaj imponon
eĉ sunlumo
eĉ printempa pluvo
ne, ĉi tio ĉio ne sufiĉas!
Mi ja devas esti kapokujo apud vi
kreski unu apud la alia
kun radikoj niaj interplektiĝantaj sub la tero
kun folioj niaj intertuŝantaj en nuboj
ĉiufoje je ventblovo
ni salutas unu al la alia
sed neniu nian lingvon konas
vi posedas bronzajn branĉojn sur la fera trunko,
jen similajn al ponard’ kaj glavo
kaj al halebardo
dum mi havas ruĝajn grasajn florojn
similajn al pezaj veoj
kaj al bravaj torĉoj
Kune ni dividas fridan fluon, ventan tondron, fulmofajron
ankaŭ ni kunĝuas nubnebulon, brumon, ĉielarkon
kvazaŭ ni nin apartigus ĉiam
sed dumvive ni interligiĝas
Tio estas vera amo
tie ĉi troviĝas fideleco:
ne nur vian korpon amas mi
sed ankoraŭ vian persistecon kaj la teron sub vi.