dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区学习问题讨论 Diskutado pri problemoj en lernado → 一首无法翻译的诗

您是本帖的第 3649 个阅读者
树形 打印
标题:
一首无法翻译的诗
绿侠
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:金牌世界语者
文章:362
积分:3007
门派:绿色
注册:2006年7月8日
楼主
 用支付宝给绿侠付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给绿侠

发贴心情
一首无法翻译的诗

浏览gxangalo网站的pipro(色情)板块上看到一首,估计是没有办法翻译的:


Sekreta Soneto
Por la unua, dolĉa foj': deflori,
kaj poste: nupti, karnon miksi, trui,
seksumi, kaj koiti, kaj geĝui,
kopuli, kohabiti kaj amori.

Enpafi, ŝtopi, vosti, grotesplori,
palisi, kaj bambui, kaj geglui,
kunkuŝi, kaj interne intervjui,
bombardi sube, mini, lanci, bori.

Kaj broson brosi, glavon karnan ingi,
buteron kirli, sondi, piŝti, piki,
kamenbalai, inan ingon klingi,

surpingli, karnon planti, truon fliki,
la brulon per la akvotub' estingi,
tranajli, spili, ŝargi, farĉi, fiki.

   

记得胡国柱老师在“绿网”上曾经谈到过,不知是不是这一首。

[此贴子已经被作者于2006-7-20 19:25:10编辑过]
ip地址已设置保密
2006/7/20 19:15:18
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
2
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情

[前记]学习一种语言,不能够不学其文化。光“识字”是不够的。一定要阅读这种语言的典籍。由于不能付款的困难,中国世界语者很难买到、读到国际世界语界新出版的书刊。其后果,就是在整体上显得比别人要落后一大截。我虽然学习世界语已经有五十年,但仍然常常感到自己在许多场合像文盲一样的无知。不是不肯努力,而是读不到“必读书目”上的许多重要著作。
2002年,我写了一篇文章,纪念《爱之书》问世七十周年。作为个人,不知道这本书,只不过是个人的无知而已。但七十年间,中国世界语界,作为整个群体,对这本书始终一言不发(只有不谙世故的苏阿芒,口没有遮拦,为之写过一首小诗),我以为是非常没有面子的事。这么大一个国家,近百年的世运历史,难道就没有一个人读过这么一本名著?所以我写了下面这篇文章。(2006-07)

NEFORGESEBLA MIRPOEMARO
— memore al la 70-jarigxo de la Sekretaj Sonetoj

Dum mia legado en Esp-o, foje min frapis tia aserto, ke "Vi ne pentos,ecx se via lernado de Esp-o celas ekskluzive nur tion ke vi scipovos legi poemojn de Kalocsay." Al la auxskultantoj tio versxajne sonas kiel vera sxvelparolo de reklamo, al kiu oni diskrete ne kuragxas facilanime kredi.Tamen, se ni interpretu la vortojn "legi poemojn" kiel "senpere legi la originalajn poemojn", tiam mi ne nur senrezerve aprobas la supre menciitan aserton, tre eble mi mem ankaux asertus, ecx ankoraux pli ekscese.Laux miaj propraj spertoj de legado, tiam mi dirus pli demagogie, ke "Vi ne pentos,ecx se via lernado de Esp-o celas ekskluzive nur tion ke vi scipovos legi la originalon de La Libro de Amo." Aux ke "Vi ne pentos,ecx se via lernado de Esp-o celas ekskluzive nur tion ke vi scipovos legi la originalon de la Sekretaj Sonetoj."
La supraj tri asertoj ampleksas pli kaj pli mallargxasence unu post la alia.Verkoj de Kalocsay neniam estis malpermesitaj cxe ni, fakte ili cxiam gxuas vastan bonvenigon, sed bedauxrinde en Cxinio ni ankoraux ne povas legi la Plenan Poemaron de Kalocsay, cxar nenie (aux neniel) ni povas acxeti aux akiri tion. Estas supozeble ke neniu, aux neniam, al ni faros rekomendon pri La Libro de Amo. Kaj, iom strange, ke, kvankam la Sekretaj Sonetoj agxis jam 70-jara, tamen en nia cxina E-movado preskaux neniu aux neniam menciis aux konigis aux sciis pri gxi, cxu do subrigardus gxin io tabuinda? Felicxe, dank' al la progreso de tekniko, nun ni jam povas legi gxin en interreto.
La Libro de Amo efektive estas tre mirinda verko. Gxi havas preface  tri antauxpoemojn, en literoj pli kaj pli grandaj en la tri sinsekvaj poemoj.Pli mirindas ilia enhavo: anstataux invito ili foj-refoje malinvitas per avertoj al la legantoj. Mi iam cxinigis la plenan trian averton:
Leganto! Jen la lasta voko!
Tuj sekvas jam dangxera loko!
Forjxetu min! Bedauxrus mi,
se vin mortigus nervo-sxoko!
La t.n. "dangxera loko" versxajne aludas pri la Sekretaj Sonetoj je la komenco de la tuta libro. Nature, similaj dangxeraj lokoj trovigxis ne malmulte ankaux en sekvantaj pagxoj.
La Sekretaj Sonetoj unuafoje aperis en 1932 kaj tuj vekis sensacion tra la tuta Esperantujo, poste neniam velkis gxia furoro, tiel ke gxi farigxis unu el la plej renomaj klasikaj verkoj de nia poezio.La cxefa parto de la poemaro konsistigxis el 52 sonetoj, temis pri amhistorio de juna paro: kiel ili interkonatigxis, amikigxis, enamigxis, geedzigxis, gravedigxis... gxis atendo pri nasko de nova ido.Ni povas diri, ke tio estas vere tro banala rutinajxo de la homa vivo, stereoptipa, senintriga prozo. Tamen, sub la jxongla plumo de Majstro, jam transformigxis cxio al franda ambrozio.
La sonetoj versigxis en rigora ritmo kun vigla vervo, pentrante la delican amoron inter geviroj gxisfunde, profunde kaj abunde.Ankaux la uzo de rimoj estis tre mirinda. En cxiu soneto la vira kaj ina rimoj aperis interplekse, gxuste kiel geamatoj en intimajxoj.Ankoraux pli mirakle legigxis la soneto n-ro 35, kiu konsistigxis nur el kvardek sinonimoj de la verbo (amo-fari). Tian poemon, mi, senscia pro izoliteco, neniam legis en ajna alia nacia lingvo kaj, miaopinie, ankaux malfacile tradukis en alian nacian lingvon. Do, laux mia humila opinio, oni neniel povas apreci gxiajn belojn de son-muziko, ideo kaj formo sen rekta legado de originaloj. En la monumenta Esperanta Antologio estis du sonetoj el la nomita soneta poemaro, kaj, en la rubriko pri biografio de la poeto-auxtoroj oni povas legi sub Preter Peneter nur tion ke li naskigxis 1891, mortis 1953, krome estis neniom da aliaj notoj pri lia vivspuro. Do tia pseuxdonimo de la auxtoro informis fakte ne pli multe ol la cxina Lanling Xiaoxiaosheng, la auxtoro de la majstra romano  Jin Ping Mei, plej fama inter cxinaj antikvaj erotikaj literaturajxoj. Auxtoro kun tiel virtuoza verskapablo tamen postlasis al ni neniun alian poemon, tio estas neniel imagebla.Tial,ekde la plej frua komenco oni jam kredis ke sub tiu pseuxdnimo-sxildo  certe kasxis sin iu Majstra esperantista poeto. Sed la solvo montrigxis klara nur post kelkaj jardekoj. En la dua eldono 1984 de Esperanta Antologio oni jam povas legi, ke la t.n. Preter Peneter fakte estas nur pseuxdonimo de Koloman Kalocsay.
Ke mi havis la felicxon legi la Libron de Amo, mi devas danki al la malavara pruntdono far Armand Su. Al li tre placxia tiu cxi Esp-a poemaro, kaj li mem ecx versis specialan poemon PRI LA LIBRO DE AMO (vd p.109 en Poemaro de Armand Su),pri sia penso post legado, ke
Dubas mi, cxu iu pesos
cxi am-libron sen hontemo,
se bildar' ene aperos
por ilustri la sekstemon!
Do, li esperis ke tiu cxi poemaro aperu ilustrita. Tiaj erotikaj brosxuroj ilustritaj, ja gxuis furoron, sed ne tre longan, en la lastaj jaroj de cxina Ming-dinastio (1368-1644). Ili estis en fajna presado, tamen ne por komerca celo.Pentrado, surskribo de versoj, cxiz-klisxado kaj presado, cxiuj procedoj estis plenumitaj de majstraj ekspertoj.Tamen tiu furoro dauxris malpli ol 70 jarojn kaj, pro la sxangxigxo de dinastioj, finigxis por cxiam.Bonsxance, unu kompleto da tiaj lignaj klisxajxoj likigxis migre al Japanio kaj savis sin el la fatala sorto de pereo.kaj gxi poste venis en manojn de akravida Bonkonanto s-ro Robert H. Van Gulik, kiu sxercis trezorojn per siaj sagxaj okuloj. Kun kora admiro s-ro Van Gulik verkis laux tio libron "Erotikaj Koloraj Presajxoj de Ming-dinastio". Ho vere granda felicxo! Vere grandioza felicxego!
La Libro de Amo enhavis ankaux konsistigan parton Sekreta Antologio, kiu kolektis erotikajn poemojn el diverslandaj literaturoj tra la mondo.Tamen ni sentas tre grandan bedauxron ke la kompilinto de la Sekreta Antologio estis euxropano senscia pri cxinologio, kaj mankis al li necesaj materialoj, tiel ke la cxapitro pri cxinaj erotikaj poemoj legigxis mizere poka. Jen, al gxi mankas verkoj el la Libro de Poezio,la plej frua versa antologio de Cxinio inter 11a gxis 6a jc a.K., el la Sennomaj Versajxoj de Li Shangyin(cx.813-cx.858),el la fama poemaro Inter Floroj, la unua kolekto de ci-oj en la historio de la cxina literaturo,el la ampoemoj de Li Yu(937-978),la sincera imperiestro-poeto, de Liu Yong (987-1053),kora amiko de hetajroj putinoj, kaj vidigxas en gxi neniu ardaj amkantoj de Ming-dinastio, resume, kun tro malmulte da reprezentanteco.
Vicigxante inter la alialandaj samspecaj poemoj, la cxina cxapitro vidigxas ja tro malinda kaj kvazaux hontinda por nia Cxinio! Nature, pri tio respondecas ne fremduloj sed ni mem.Por gloro de Patrujo ni cxiuj havas devon. Cxiuj cxinaj esperantistaj poetoj, eruditoj, kunlaboru kaj liveru indajn meritajn tradukojn de cxefverkoj de cxina erotika literaturo, por reskribi la rekordojn,kaj redonu la veran fizionomion de la historio kaj ekspozu la gemojn de la cxina beletro, cxina kulturo.
(huguozhu@21cn.com)

奇书难忘
 —纪念《秘密的十四行诗》问世七十周年

有人曾经这样说过:"如果您学习世界语,哪怕只是为了一个目的:能读Kalocsay(卡洛采)的诗歌,也值!"这话听起来似乎有点儿像广告词,叫人不敢轻信。这里所说的读诗,如果理解成直接阅读原文原著,我不但完全赞成上述说法,甚至会有过之。以我自身读书的经验,我会说得更加耸人听闻,成为:“如果您学习世界语,哪怕只是为了能读Libro de Amo(爱之书)的原文,也值!”或曰:“如果您学习世界语,哪怕只是为了能读Sekretaj Sonetoj(秘密的十四行诗集)的原文,也值!”以上三段的范围,一个比一个窄小。卡洛采的著作,从来也非禁书,受到广泛欢迎,只是在中国目前尚不能读到他的诗歌全集,因买不到。《爱之书》是绝对不会向读者介绍的。《秘密的十四行诗集》问世虽已经七十周年,但在中国世运中却似(视)为禁区,无人提起,无人介绍,也就几乎无人知晓,所幸目前已经可以从因特网上读到*。《爱之书》的确很奇特。书前有三首序诗。使用的字体一首比一首更大。内容很怪:不是邀请读者,而是一再向读者发出警告,要读者不要轻易开卷。那第三首诗的全译是:

Leganto! Jen la lasta voko! 读者,这可是最后的一次告警!
Tuj sekvas jam dangxera loko! 紧接着马上就有危险之处来临。
Forjxetu min! Bedauxrus mi, 快扔掉我吧!如果您神经崩溃,惊吓而死,
se vin mortigus nervo-sxoko!我真会万分惋惜,惋惜万分!

所谓的危险之处,大约是指作为此书开篇的《秘密的十四行诗集》吧。当然,类似的危险之处,后面也不少见。

《秘密的十四行诗集》最初发表于1932年。立即风靡了整个世界语界,引起轰动。以后则经久不衰,成为经典式的诗作。这部诗集的主体为52首十四行诗,叙述一对年轻人的爱情故事。从相识、相知、恋爱、结婚、怀孕、到期待生孩子。这本是再普通不过的人生旅程,可说是千篇一律,平淡无奇。可是到了大师的笔下,司空见惯寻常事,解用都化绝妙词。诗歌写得格律严谨,神采飞扬。把男女间的**描绘得淋漓尽致,出神入化。用韵也非常之巧,每一首都是阴韵和阳韵环抱出现,恰似亲密中的异性伴侣。第35首诗歌的写法更妙,完全不用单句,只由并列的四十个同义动词(作爱)组成。这样的诗歌,以在下的孤陋寡闻,从来不曾在别的民族语中读到过,也很难转译成别的民族语。窃以为非直接读原文不能欣赏其音美、意美、形美。1958年版Esperanta Antologio收了其中的两首,介绍作者Preter Peneter时,仅说他生于1891,殁于1953年。其他生平事迹则一概无考。这样的一个作者署名,其实和中国的“兰陵笑笑生”,也相差无几。以其诗艺之高超娴熟,却又没有任何其他的作品传世,实不可能。所以从一开始人们就认为这只是一个掩人耳目的笔名,实则必有一位大师级的人物隐身其后。这个诗坛之谜一直过了几十年才得以揭晓。在1984年第二版的Esperanta Antologio中已经披露,所谓的Preter Peneter只是卡洛采的化名而已。

我之有幸读到《爱之书》,多亏了苏阿芒的慷慨相借。他很喜欢这部世界语诗集,还用世界语专门写了一首诗谈观感,说是“若有插图在,读者可赧然?”(见苏阿芒诗集p.109)是希望能见到插图本。那样的一诗一画的小册子,在中国明代末年曾经一度流行过。印刷精美,却并非商业出版物。作画、题诗、刻印,各个环节,均由高手完成。前后也不过七十年光景,因乾坤鼎复,风流云散了。有一套木刻原版,因流落到了日本而跳脱了毁灭的厄运。后来又被伯乐高罗佩识宝淘得,为之倾倒,并据此写了《秘戏图考》一书。万幸万幸!《爱之书》中还收有Sekreta Antologio(秘密诗歌集),为世界各国艳诗集锦。只可惜编者是西方人,不谙汉学,又少资料,致使中国艳诗这一部分极为单薄。没有“诗经”,没有“无题”,没有“花间”,没有李煜,没有柳词,也没有明代情歌,太少代表性。与其他各国异彩纷呈的作品并列之,实在相形见绌,似为国耻!这个责任,当然不在外人而在我们自己。为国争光,匹夫有责。有爱国心的中国世界语诗人、学者,应该通力合作,拿出像样的代表译作,改写这个纪录,还历史的真面目,一展中华的文采风流。
(GZ.2002-07)

* retadreso de Sekretaj Sonetoj
http://www.esperanto.mv.ru/Kolekto/Sekretaj_sonetoj.html


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2006/7/21 8:10:44
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
3
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情

Armand Su 苏阿芒(1936-1990):

Pri la "LIBRO DE AMO"
《爱之书》读后

legu je suba ret-adreso:

http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=10&id=252


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2006/7/21 11:02:59

 3   3   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.06445 秒, 4 次数据查询