OFERI 奉獻 /feng4-xian4/
1. Rite fordonaci ion multvaloran aŭ mortigi ion vivan sur altaro de dio, por akiri ties favoron, protekton:
在神壇上依儀式供上某高值物品或犠牲, 以求祂賜福或保佑
Homoj oferis bestojn al dioj.
人們奉獻動物給諸神.
Faras rabon kaj ŝtelon, por oferi al Dio kandelon.
又偷又搶, 只為替神獻香.
Espero postulas oferon.
希望需要奉獻.
Multaj funebraj oferaĵoj estis entombigitaj.
許多喪葬供品都埋入墓裡了.
2. Fordoni multvaloraĵon por servo, uzo, utilo de io aŭ iu:
提供高值物品供某物或某人服務, 使用, 或便利
Mi povas oferi iom da mia tempo por vi.
我可以為你提供我的一些時間.
La lernado de lingvoj postulas grandajn oferojn de tempo kaj mono.
語言學習需要提供大量的時間和金錢.
Multaj laboroj iris ofere por tiu ideo.
許多工作投注到那個想法上.
Li estas oferema kaj faras ĉion sen atento al propra profito.
他有奉獻精神, 做任何事不為自己利益考量.
Ne foroferu siajn amikojn!
不要犠牲自己的朋友!
3. Helpe, donace prezenti, kontribui por iu celo publika, filantropia:
為某公共或公益目的而幫助或贈給, 貢獻
Ni oferas monon por la malriĉuloj.
我們為窮人捐助金錢.
Li ĝentile oferis sian manon al virino.
他溫雅地為女士伸出援手.
Sian bonkorecon riĉuloj montras per monofero.
富人以捐錢表示其善心.
tradukis Manlajo (Tajvano)